Romuald Ajchler
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Romuald Kazimierz Ajchler (naskiĝis la 19-an de januaro 1949 en Duszniki, Grandpolio) estas pola politikisto kaj parlamentano de Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM).
Romuald Ajchler estas esperantisto kaj ano de Pola Asocio de Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). Asistantino de la parlamentano Agnesa Grzechowiak ankaŭ estas anino kaj kunfondantino de EDE-PL. En majo 2012 la parlamentano aliĝis al la kreita en Pola Parlamento la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton. La 10-an de majo 2012 li partoprenis en la renkontiĝo de anoj de EDE-Federacio kaj EDE-PL kun la Vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Wenderlich en la Pola Parlamentejo, en la renkontiĝo partoprenis ankaŭ Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kaj lia sekretario Atilio Orellana Rojas.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads