Rorbas

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Rorbas
Remove ads

Rorbas estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Embrach-Rorbas (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Rorbas situas en la Zurika Unterlando en la Tössvalo sude de la ĵurasa montoĉeno Irchel. Ducentmetroj post la komunumlimo la Töss alfluas sur teritorio de Freienstein-Teufen kaj Eglisaŭ en Tössegg la Rejnon.

Trafiko

Thumb
Rigardo al Rorbas de la stacidomo Embrach-Rorbas

La stacidomo Embrach-Rorbas de la fervojkompanio THURBO AG sur la teritorio de la najbara komunumo Embrach kaj la poŝtaŭtobuslinio de la Flughaveno Zuriko al Teufen konektas la komunumon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unua certigita dokumenta mencio de Rorbas datiĝas el la jaro 1044, kiam iu Lamprecht de Rorbas aperis en jura disputo kiel atestanto. Dum la mezepoko de la jaro 1513 ĝis 1798, kiam la Helveta Revolucio renversis la malnovan ordon, Rorbas estis submetita al la regado de la sinjoroj de Teufen, kun kiu komunumo Rorbas ankoraŭ nuntempe forte kunlaboras.

Esperanto-movado

En la jaro 1911 estis fondita de Karl Jost la Esperanto-Grupo Freienstein-Rorbas, kies prezidanto estis J.-G. Fritschi. La spuroj de tiu-ĉi grupo perdigas post la unua mondmilito.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads