Rozbrusta kakatuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Galaho aŭ Rozbrusta kakatuo, Eolophus roseicapilla, konata ankaŭ kiel Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo aŭ Rozgriza kakatuo,[1] estas unu el la plej komunaj kaj disvastigataj kakatuoj, kaj povas troviĝi en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. Ĝi estas la nura membro de la genro Eolophus. La galaho estas adaptita al granda vario de modifitaj kaj nemodifitaj habitatoj kaj estas unu el la plej abundaj kaj disvastigataj birdospecioj de Aŭstralio.[2][3][4] La specio estas endemio de kontinenta Aŭstralio. Ĝi estis enkondukita en Tasmanion, kie ĝi estas nun disvastigita, en la mezo de la 19-a jarcento[5] and much more recently to New Zealand.
Remove ads
Etimologio
La termino galah estas derivita el gilaa, vorto el Yuwaalaraay kaj najbaraj aborigenaj lingvoj parolataj en nordokcidento de Novsudkimrio.[6]
Aspekto
La galaho estas ĉirkaŭ 35 cm longa kaj pezas 270–350 g. Ĝi havas pal-arĝentan ĝis grizan dorson, pal-grizan pugon, rozkoloran vizaĝon kaj bruston, kaj hel-rozkoloran moveblan kreston. Ĝi havas ostokoloran bekon, kaj la nuda haŭto de la okulringo estas karunkla. Ĝi havas grizajn krurojn. La seksoj aspektas similaj; tamen, plenkreskaj birdoj malsamas en la koloro de la irisoj; la masklo havas tre malhelbrunajn (preskaŭ nigrajn) irisojn kaj la ino havas mezbrunajn aŭ ruĝajn irisojn. Plenkreskuloj estas pli brilkoloraj ol junuloj. Junuloj havas grizecajn bruston, kronon kaj kreston, kaj brunajn irisojn kun blankecaj ne-karunklaj okulringoj.[7]
- Masklo
- Ino (notu la ruĝecan irison)
- Junulo en Sidnejo
- Dumfluga ino
- Dumfluga masklo
Remove ads
Subspecioj

Oni kutime agnoskas tri subspeciojn. Ekzistas iometa vario en la koloroj de la plumaro kaj en la amplekso de la karunkleco de la okulringoj inter la tri subspecioj. La sudorienta formo, E. r. albiceps, estas klare distinga de la pli palkorpa nomiga subspecio de Okcidenta Aŭstralio, E. r. roseicapilla, kvankam la amplekso kaj naturo de la centra hibrida zono restas nedifinitaj. La plej multaj dorlotbestaj birdoj ekster Aŭstralio estas de la sudorienta formo. La tria formo, E. r. kuhli, trovebla tra la tuta norda parto de la kontinento, emas esti iom pli malgranda kaj distingiĝas per diferencoj en la formo kaj koloro de la kresto, kvankam ĝia statuso kiel valida subspecio estas necerta.
Kutimaro
La galaho ofte troviĝas en grupoj de 10 ĝis 1000 individuoj. Tiuj povas esti miksaj grupoj, kies membroj povas esti la Kakatuo de Leadbeater, la Sanga korelo, kaj la Peruka kakatuo. La galaho facile hibridiĝas kun ĉiuj ĉi tiuj specioj.[8] Grupoj de galahoj ofte kuniĝas kaj manĝas sur la grundo en malfermaj, herbaj areoj. Grupoj de sendependaj junaj galahoj ofte disiĝas de sia naskiĝa grupo hazarde. La galaho manĝas semojn kolektitajn sur la grundo, ĉefe manĝante matene kaj malfrue posttagmeze. Senokupe, ĝi forprenas foliojn kaj ŝelon de arboj, kaj oni observis grandajn grupojn mortigantajn arbojn per senfoliigo.[9]
Remove ads
Bildaro
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




