Rumo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rumo
Remove ads

Rumo estas distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. Ankaŭ eblas produkti rumon el sukerbetoj.

Por la komunumo en Italio, vidu la paĝon Rumo (Italio).

Rumo post distilado estas senkolora; per maturiĝo en lignaj bareloj ĝi akiras flavan aŭ brunan koloron kaj karakterizan aromon, samtempe puriĝante de nocaj substancoj (escepte de alkoholo, kompreneble).

Unua historia mencio de rumo estas el 1688 de insulo Barbado; tamen supozeble oni tie produktis rumon jam de 1627. Iuj nomas insulon Martiniko hejmlando de rumo.

Romo havas religian kaj kulturan gravecon en Karibio kaj Sudameriko. La uzo de rumo oftas en la religia tradicio de la Centria religio kaj en aliaj karibaj religioj. Krome, rumo havas multjaran rilaton al la brita mararmeo, kies maristoj, inkluzive de piratoj kaj sklavistoj, trinkis ĝin puran aŭ kun aldono da akvo (tiu drinkaĵo estas konata en la angla kiel "Grog"). Rumo estis unu el la ĉefaj komercaj produktoj, kiujn la "nova mondo" de la Amerikoj liveris al la "malnova mondo" de Eŭropo, kaj sur la fono de la komerco kaj produktado de rumo okazis eventoj kiel la Usona Revolucio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads