Russikon

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Russikon
Remove ads

Russikon estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3849 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Komunuma domo de Russikon

Russikon situas sur la akvodislimo inter la valoj de la riveroj Kempt kaj Töss ĉe la konekta vojo inter Fehraltorf kaj Turbenthal en monteta kamparo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Russikon, Rumlikon kaj Madetswil kaj la setlejoj Sennhof, Wilhof, Gündisau, Ludetswil kaj Bläsimühle.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Russikon limas en nordo al Weisslingen, en oriento al Wildberg, en sudo al Pfäffikon, en okcidento al Fehraltorf, kaj en nordokcidento al Illnau-Effretikon.

Trafiko

Thumb
Trafikcirklo de Russikon

La komunumo Russikon estas konektita al la publika trafikreto per la regionaj buslinoj 825 kaj 832 de la Zurik-Oberlandaj Trafikentrepronoj kun Fehraltorf respektive Pfäffikon.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 8 kilometrojn norde en Kempttal.

Historio

Thumb
Ĉefstrato de Russikon

La unua dokumenta mencio de Russikon datiĝas supozeble jam el la jaro 775 kiel Ruadgisinchova, sed ne estas tute certigite, ke en tiu mencio efektive temis pri Russikon; la unua certa mencio datiĝas el la jaro 1247 kiel Rusinchon. Russikon estis, kiel la nomo indikas, alemana fondaĵo kaj en mezepoko kiel la plej multaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵo posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo kaj fariĝis post pluraj ŝanĝiĝoj de posedantoj (Kiburgoj, Habsburgoj) finfine en la 15-a jarcento havaĵo de la urbo Zuriko.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads