Rustoperdriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Rustoperdriko (Caloperdix oculeus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi apartenas al monotipa genro Caloperdix. Ĝi troviĝas en Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La komuna nomo de la specio aludas al ruĝecbrunaj kapo, kolo, brusto kaj subaj partoj, tiuj kun striecaj flankoj. La dorso kaj mallonga vosto estas nigrablankaj striecaj. La flugiloj malhelbrunaj kun nigreca punkteco.
Remove ads
Referencoj
- BirdLife International 2004. Caloperdix oculeus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio de 2007.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



