Lionel Bernstein

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Lionel "Rusty" BERNSTEIN (20a de Marto 1920 – 23a de Junio 2002) estis juda[1] sudafrika kontraŭ-apartismo aktivulo kaj politika prizonulo. Li ludis gravan rolon en politikaj organizoj kiaj la Sudafrika Komunista Partio (SACP) kaj la Afrika Nacia Kongreso (ANK). Li helpis formi la Kongreson de Demokratoj por helpi la partoprenon de blankuloj en ANK, kaj li kunigis ties aliancanoj por establi la Kongreson de la Popolo, laborante proksime al Nelson Mandela.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

La kontraŭ-apartisma movado kolerigis la registaron de Sudafriko. Ili trudis severajn restriktojn al la movado, kiel malpermeso de publikaĵo de Bernstein, malpermeso de festo kiun li kunorganizis, kaj aresto de estroj kiel li mem dum longaj tempoperiodoj. Tiuj agadoj rezultis en la fakto ke li fuĝis el sia hejmlando post esti arestita post polica atako.

Por partopreni en la unua post-apartisma balotado en 1994, li revenis al Sudafriko kaj plue laboris por la ANK. Multaj institucioj honorigis lin pro lia aktivulismo, kaj li restis fama figuro en Afriko.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads