Sándor Barcs

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Sándor Barcs [ŝAndor barĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Barcs Sándor Ernő Géza estis hungara politikisto, parlamentano, ĵurnalisto, sportoficisto, futbalisto. Lia familia nomo estis Bartsch [barĉ] ĝis 1945.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Sándor Barcs[1] naskiĝis la  10-an de novembro 1912 (nun 1912-11-10) en Szeged, li mortis la 7-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Remove ads

Biografio

Sándor Barcs maturiĝis en 1931, poste li studis agronomion en Reĝa Teknikuniversitato palatino József inter 1933-1937. Jam ekde 1929 li kontribuis en tutlanda sporta gazeto, inter 1933 kaj 1938 li estis rubrikestro, dum li estis futbalisto (1925–1955) sen grandaj sukcesoj. Li ĉiam simpatiis pri maldekstruloj, dum la nazia epoko (1944) Gestapo tuj deportis lin. En la reĝimoŝanĝo (1945) li denove estis ĵurnalisto havanta plurajn postenojn. Inter 1947-1990 li estis parlamenta deputito, inter 1950-1963 li estris la futbalan asocion, inter 1946-1950 la Hungaran Radion, inter 1965-1974 la ĵurnalistan asocion, inter 1950-1980 la novaĵservon kun politika rango ŝtatsekretario, inter 1962-1974 li havis altan postenon en la eŭropa futbala ligo. Li edziĝis trifoje en 1945, 1962 kaj 1970, dum li havis 4 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1946-1980.

Remove ads

Elektitaj libroj

  • Diadal Helsinkiben (1952)
  • A modern olimpiák regénye (1964, ankaŭ angle; pligrandigite: 1968)
  • A földgolyóról jelentem (1969)

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads