Streka vari-skala grafikaĵo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Streka vari-skala grafikaĵo
Remove ads

Streka vari-skala grafikaĵo (SVG, angle Scalable Vector Graphics, "skalebla vektora grafikaĵo[1]") estas kvazaŭnorma datenaranĝo (formala lingvo) por komputile prezenti bildojn el liniaj aŭ areaj elementoj, ekz. strekoj, arkoj, ortanguloj, cirkloj ktp. La kodado de strekaraj bildoj ne dependas de la skalo de prezentado, tial tiaj bildoj estas ekzakte prezenteblaj en ajna grandeco.

Rapidaj faktoj vector graphics file format • apliko de Etendebla Marklingvo • familio de dosierformoj vd ...

La lingvo SVG estas el la familio XML, t. e. ĝi estas apliko de la meta-lingvo XML. Ĝia celo estas priskribi dudimensiajn figurojn, senmovajn kaj moviĝantajn. Ĝi en septembro 2001 iĝis rekomendo (kvazaŭ-normo) de World Wide Web Consortium (W3C) laŭ sufiĉe disputa vojo: Firmaoj Macromedia kaj Microsoft enkondukis lingvon nomatan VML (Vector Markup Language), sed Adobe kaj Sun Microsystems proponis rivalan aranĝon nomatan PGML (Precision Graphics Markup Language). Kompromiso kondukis al SVG.

SVG-bildoj estas prezenteblaj rekte de la TTT-legiloj Mozilla Firefox (ekde versio 1.5), Amaya kaj Opera (ekde 8.5), kaj parte de Konqueror (KDE). Aliaj grafikaj kroziloj uzas aldonajn programetojn aŭ prezentas la bildojn en ekstera programo.

La aktuala rekomendo de W3C estas SVG 1.1 de aŭgusto 2011. Oni laboras pri SVG 2.

Thumb
Diferenco inter matricaj kaj strekaraj ciferbildoj. Strekaraj bildoj estas ekzakte prezenteblaj en ajna grandeco.
Thumb
Ekzemplo de strekara bildo.

SVG-bildoj estas rekte uzeblaj en Vikipedio, kiel pruvas la ĉi-apuda ekzemplo. Ĝi konsistas el pluraj elementoj, jen priskribitaj en iom simpligita formo:

komenco<svg … width="107" height="60">
centra ortangulo<rect x="10" y="15" width="80" height="20" fill="white" stroke="black" stroke-width="2.5" />
konektiloj<polyline points="0 25 100 25" fill="none" stroke="black" stroke-width="2.5"/>
regilo kun sagopinto<polyline points="65 5 40 40 40 50" fill="none" stroke="black" stroke-width="2.5"/>
<polygon points="60 5 70 5 65 -5" stroke="black" stroke-width="2.5" transform="rotate(33.7 65 5)" />
fino</svg>
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads