Saarbrücken

la ĉefurbo de la federacia lando Sarlando en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Saarbrücken
Remove ads

Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 182971 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Panoramo de la urbocentroPanoramo de la urbocentro ...

France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.

Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N,  0′ O (mapo)49.2333333333337 .

Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.

Remove ads

Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal

Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.

Famuloj

En Saarbrücken mortis:

Partneraj urboj

Kulturo

Saarbrücken havas relative fortan proponadon de veganaj manĝaĵoj, interalie ekde 2020 ĝis la jaro 2022 la Esperante nomitan restoracion Venu Manĝi.[2][3][4]

Esperanto

En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazis la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).

En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departemento de prof. Max Mangold. Tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.

Remove ads

Rilatoj al Esperanto

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads