Salmsach

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Salmsach
Remove ads

Salmsach estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Salmsach etendiĝas de la monto Seerücken sude de la rivereto Aach ĝis Bodenlago.

Najbaraj komunumoj

Salmsach limas en nordo al Romanshorn, en okcidento al Hefenhofen, en sudo al Egnach kaj en oriento al Bodenlago.

Trafiko

Kvankam tra Salmsach pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kreuzlingen al Rorschach, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo, sed necesas per buso veturi al la stacidomo de unu el la najbaraj komunumoj EgnachRomanshorn por akiri trajnon.

Historio

La unua dokumenta mencio de Salmsach datiĝas el la jaro 1159 kiel Salomons-Aach. En mezepoko Salmsach troviĝis unue sub servuto de la Monaĥejo Sankt-Stefano en Konstanco kaj poste de la Monaĥejo Sankt-Galo.

Post la fino de la Helveta Respubliko de la jaro 1803 ĝis la jaro 1832 Salmsach kune kun la municipo Hemmerswil estis unuigita komunumo en la tiama distrikto Romanshorn de la nove fondita Kantono Turgovio. En 1832 Salmsach fariĝis memstara aŭtonoma komunumo. En la 20-a jarcento trifoje en publika voĉdono la loĝantaro de Salmsach kontraŭstaris al kunigo kun la najbara komunumo Romanshorn, tiel la komunumo ĝis hodiaŭ konservis sian sendependecon.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads