Saluton, Mondo!
simpla komputila programo, kiu eligas simplan tekston kiel “Saluton, Mondo!” From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Saluton, Mondo! (angle Hello, world!) estas simpla komputila programo kiu montras la frazon "Saluton, Mondo!" sur ekrano. Oni tradicie komencas lernolibrojn aŭ lernilojn per la ekzemplo "Saluton, Mondo!" por demonstri la bazan sintakson de programlingvo kaj instrui pri uzo de rilataj programoj (ekzemple kompililo aŭ programada ĉirkaŭaĵo).

Historio
Dum malgrandaj testaj programoj ekzistis ekde la evoluo de programeblaj komputiloj, la tradicio de uzi la frazon "Saluton, Mondo!" kiel testa mesaĝo estis influita per ekzemploprogramo en la lernolibro The C Programming Language ("La programlingvo C"). Brian Kernighan kaj Dennis Ritchie komencas la instruadon de la programlingvo C per programeto, kiu skribas sur la ekrano la jenan tekston: hello, world
(Esperante: "saluton, mondo").
main( )
{
printf("hello, world\n");
}
Remove ads
La signifo de la angla frazo
Internacie oni emas interpreti tiun frazon kiel saluton de la ĵusbakita programo al la mondo, universo — kvazaŭ saluton de ĵus elŝeliĝinta birdido al la grandioza spektaklo de la vivo. Tamen (almenaŭ iuj) denaskaj anglalingvanoj interpretas tiun world malpli poezie, ne kiel mondon, sed kiel homan kompanion, kaj la tuton do kiel «Saluton al ĉiuj!» (= Hello, everybody!)[1][2].
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads