Sandro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sandro
Remove ads

La sandro, (Stizostedion luciopercaSander lucioperca), estas fiŝo el la familio de la Perkedoj (Percidae).

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri fiŝo. Sandro ankaŭ estas vira nomo, ĝi estas mallonga formo de Aleksandro
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝia formo estas tirata kaj ronda kaj ĝi havas pintan kapon. La koloro dependas de la fundo kaj la klareco de la akvo. Ĝi povas estis arĝentgriza ĝis orbruna kaj ĝi havas malklarajn malhelajn transversajn striojn, kiuj ĉe maljunaj ekzempleroj malklariĝas. Ĝi havas du dorsajn naĝilojn, de kiuj la antaŭa havas pikilojn. Ankaŭ la rando de la brankoplato havas akran pinton. La okuloj estas grandaj kaj vitrecaj. La sandro povas atingi longon de 120 centimetroj. La masklo havas malhelan ventron.

Oni povas konfuze intermiksi junan perkon kun sandro, ĉar ambaŭ specioj dum tiu stadio ankoraŭ estas sveltaj kaj palkoloraj. Pro la pinta kapo tamen oni povas bone distingi la sandron. En Orient-Eŭropo, Azio kaj Nord-Ameriko troviĝas parencaj specioj.

Thumb
Sandro
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads