Santo Domingo-Caudilla

municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Santo Domingo-Caudilla
Remove ads

Santo Domingo-Caudilla estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Thumb
Situo de Santo Domingo-Caudilla en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Remove ads

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Santominganos. La censita populacio en 2010 estis de 1.058 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,59 loĝ/km². La municipo naskiĝis el unuigo de la tiamaj vilaĝoj de Val de Santo Domingo kaj Caudilla.

Toponimio

La nomo "Val de Santo Domingo" devenas el fakto ke ĝi estis situanta sur valo kaj de antikva ermitejo dediĉita al Sankta Dominiko de Silos.

La termino "Caudilla" povus deveni el latina "caput", kapo, malkomponate en "cap-villa", tio estas, "kapo de vilaĝo", aude al kastelo de Caudilla, kiu konstruiĝis en la 15-a jarcento.

Situo

Santo Domingo-Caudilla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 569 m; je 34 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′43″ N 4°19′32″ Ok.

Geografio

La municipo situantas en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Maqueda, Novés, Torrijos, Gerindote, Escalonilla, Carmena, Alcabón kaj Santa Olalla, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Val de Santo Domingo estis ĉe vojkruciĝo. En 1216 jam aperis en dokumento mozaraba kie oni citas la pagon de la vilaĝo. Ĝi apartenis al Maqueda, kaj havis proprietaĵojn monaĥoj el tri ordenoj nome dominikanoj, hieronimoj kaj bernardaninoj de Santo Domingo de Silos.

Post la reconquista, Caudilla estis reloĝata en la 12-a jarcento fare de kastilianoj. En la 15-a jarcento gastiĝis tie la reĝo Henriko la 4-a survoje al Toledo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads