Sarntal

komunumo de Sudtirolo, Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sarntal
Remove ads

Sarntal - por kiu aldona itallingva nomo Sarentino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 181 loĝantoj sur areo de 302,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran.

Thumb

ISO

Rapidaj faktoj Ĝemelurboj Schmelz vd, Ĝemelurboj ...

La komunumo ampleksas grandan parton de la samnoma alpa valo Sarntal, kaj aldone inkluzivas plurajn pli malgrandajn flankajn valojn kaj la ĉirkaŭajn montajn areojn. Temas pri la laŭ areo plej granda komunumo de Sudtirolo, kiu sume konsistas el 28 loĝlokoj, kiuj oficiale kalkuliĝas kiel komunumopartoj. La administra centro estas la loĝloko Sarnthein. En 1810 iĝis katolika paroĥestro surloke Johann Nepomuk von Tschiderer.

Remove ads

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

Thumb
la valo Sarntal, vidita al norda direkto
Thumb
kastelo Reinegg
Thumb
la paroĥa kirko de la ĉefa loĝloko Sarnthein
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads