Saskia Idzerda

From Wikipedia, the free encyclopedia

Saskia Idzerda
Remove ads

Saskia IDZERDA (naskiĝis la  21-an de novembro 1968 (nun 1968-11-21) en Utrecht, Nederlando, do nun 56-jara) estas nederlanda komputilistino kaj esperantistino. Interalie ŝi de 1991 ĝis 1995 estis prezidantino de TEJO.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Komencinte sian karieron kiel gvidantino de la programa komisiono de la organiza teamo ("la porkidoj") de la IJK 1989 en Nederlando, ŝi esprimis plurfoje, ke organizi IJK-n daŭre estus la plej ŝatata tasko, kiun ŝi povus imagi. Tamen ne plurfoje sinsekve la kongreso povus okazi en la sama lando, kaj do ŝi en 1989 iĝis TEJO-estrarano pri kongresoj kaj transdonis siajn spertojn al organizaj teamoj en aliaj landoj.

En la IJK 1991 en Svedio ŝi elektiĝis prezidanto de TEJO kaj arigis motivigitan estraran teamon, kiu dum la sekvaj jaroj tre energie kaj en kunlabora etoso gvidis la organizaĵon. En la IJK 1993 en Bulgario ŝi reelektiĝis, sed en la sekva elekto, tiu de la IJK 1995 en Rusio, ŝi petis retropaŝi kaj dum pliaj du jaroj "nur" restis estraranino pri kongresoj kaj TEJO-KER-seminarioj kaj en 1997 finis la internacian estraran aktivadon. Paralele al la engaĝiĝo en TEJO, ŝi dum pluraj jaroj estis estraranino kaj prezidantino de Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), interalie redaktinte ties bultenon Jongeren Esperanto Nieuws.

Ŝi edziniĝis al estrarano de la "najbara" Germana Esperanto-Junularo, en Utrecht kaj Saarbrücken finis sian studadon pri informadiko kaj sekve eklaboris kiel komputikistino (iom pli poste samtempe ankaŭ kiel patrino...) en sia hejmurbo. Eĉ la unuan komunan loĝejon la esperantista paro elektis tutproksime de la Utreĥta strato Zamenhofdreef. Plu ŝi membras en la esperantlingva kanta ensemblo Akordo.

Thumb
la muzikgrupo Akordo dum la UK 2008, Saskia Idzerda en helflava ĉemizo
Remove ads

Fontoj

  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1993/1995" (red. Thomas Pusch)
  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1995/1997" (red. James Rezende Piton)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads