Sava (rivero)
rivero en Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sava estas la plej longa rivero en Kroatio kaj Slovenio. Ĝi nomiĝas serbe, kroate, slovene Sava, germane Save, hungare Száva, latine Savus. Ĝi havas la akvokolektan areon de ĉ. 95.700 km².
Ĝi fontas en Slovenio, fakte konsistanta el du riveroj ĉe komenco. Ili nomiĝas Sava Dolinka, kiu fluas tra valo (slovene dolina) kaj Sava Bohinjka. Sava Bohinjka fontas apud Lago de Bohinj kiel akvofalo Savica, kie ĝi estas monta rivereto, malvarma kaj trinkebla. Sava Bohinjka trafluas Lagon de Bohinj. La urbo kie ili du kunfandiĝas estas Radovljica. Sava pasas tra Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio. Post 940 kilometroj ĉe Belgrado ĝi alfluas la riveron Danubo.
Ĝi apartenas al alfluo de Nigra maro.
Ĝi estas ŝipveturebla ekde la kroata urbo Sisak, kie alfluas ĝin la rivero Kupa.
Gravaj alfluantoj: Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Bosna, Drina, Bosut, Kolubara.
Gravaj apudaj urboj: Kranj, Ljubljana, Sevnica, Krško, Brežice, Zagrebo, Sisak, Slavonski Brod, Županja, Bosanski Šamac, Brčko, Šabac kaj Belgrado.
Akvonivelaj indikiloj: Jasenovac, Slavonski Brod, Šabac.
- Beogrado: Savo (de maldekstre) fluas en Danubon
- Akvofalo ĉe la fonto de la rivero
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads