Savboato

From Wikipedia, the free encyclopedia

Savboato
Remove ads

Savboato estas malgranda, rigida aŭ aerebla boato uzata por urĝaj forigoj en okazo de katastrofo surŝipa. Ekzercoj pri savboatoj estas postulitaj laŭleĝe sur grandaj komercaj ŝipoj. Oni uzas ankaŭ flosojn. En militepoko, povas esti uzataj kiel savboatoj ankaŭ balenboato, nespecifa malgranda boato, aŭ kapitana boato. Ankaŭ la helpoboatoj de krozoŝipoj ofte funkcias kiel savboatoj. Maristoj de distraj ŝipoj kutime uzas aereblajn savflosojn, kvankam kelkaj preferas malgrandajn facile manipuleblajn savboatojn kiuj estas pli malfacile sinkeblaj kaj povas esti navigitaj sekure.

Thumb
Aerebla savboato.
Thumb
Savboato de krozada ŝipo.

Aereblaj savboatoj povas esti ekipataj per mem-aerumaj gasujoj (karbona duoksidonitrogeno) aŭ mekanikaj pumpiloj. Rapida mekanismo por liberigo kaj preparo estas aranĝita en ŝipoj tiele ke la gasujo aŭ la pumpilo aŭtomate aerumas la savboatojn, kaj la savboatoj povu foriri facile el la sinkanta ŝipo. Ankaŭ komercaj aviadiloj devas plenumi la kunportadon de memaerumaj savflosojon por okazo de urĝa surakviĝo; ankaŭ naftoplatformoj havas kaj devas havi savboatojn.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads