Scheme
programlingvo; dialekto de programlingvo Lispo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Scheme (aŭ Skimo) estas la funkcia programlingvo, kreita de Guy L. Steele kaj Gerald G. Sussman je 1975, unu el du la plej popularaj dialektoj de Lisp (la alia populara Lispa dialekto estas Common Lisp). Ĝia baza ideo estas minimumeco. Anstataŭ amasigi trajtojn unu post la alia, Scheme provizas kiel eble malmulte primitivajn nociojn, sed ebligas facile efektivigi ĉion super ili.
Remove ads
Remove ads
Mallonga priskribo de trajtoj
- Treege minimuma sintakso kompare al aliaj programlingvoj.
- Precipe funkcia stilo de programado (t. e. "funkcioj vokas funkciojn" sen deviga tempa ordo de komputo), sed ordonema stilo (kiam "agoj sekvas agojn" en strikta tempa ordo) ankaŭ uzeblas.
- Listo estas la precipa datuma strukturo (kiel en ĉiu Lispa dialekto).
- Unua membro de listo estas normale la nomo de funkcio aŭ operatoro - tial Scheme bezonas neniujn regulojn por operatora prioritato.
- Efike realigitaj tabeloj (angle - "arrays").
- Statikaj, t.e. blokaj, regionoj de nomoj (tradicie Lisp havis dinamikajn regionojn).
- Unu spaco de nomoj por variabloj kaj funkcioj (Common Lisp havas du apartajn spacojn).
- Sekuraj "higienaj" makrooj (kvankam malpli potencaj ol la danĝeraj makrooj de Common Lisp).
- Realigado de "vosta rekursio" kiel iteracio sur interna malalta nivelo.
- Rekta, senpera subtenado de daŭrigoj (angle - "continuations") : programisto havas plenan regon pri ili.
- Plena subtenado de "leksike regionigitaj fermoj" (angle - "closures") - fakte, ĉiu funkcio estas ankaŭ la fermo.
- Aŭtomata senrubigo (vakigo de neuzata memoro).
Remove ads
Ekzemploj
Simplaj matematikaj operacioj
(+ 2 (* 2 2))
(+ 1 2 3 4)
Voko al operacio estas prezentita kiel listo, komenciĝanta per la signo de la operacio.
Predikatoj de tipo
(number? 5)
(number? "foo")
(string? "foo")
Laŭ la konvencio, la nomoj de predikataj funkcioj devas finiĝi per simbolo ?.
Predikatoj de egaleco
(eq? "foo" "bar")
(eq? 5 (+ 2 3))
(eq? (eq? 2 3) (eq? 3 4))
En Scheme, ekzistas multaj predikatoj de egaleco, kies sencoj diferenciĝas : eq?
, eqv?
, equal?
kaj =
.
Difino de funkcio
(define fact (lambda (x)
(if (= x 1)
1
(* x (fact (- x 1))))))
(define fib (lambda (n)
(cond ((= n 0) 0)
((= n 1) 1)
(else (+ (fib (- n 1))
(fib (- n 2)))))))
(define sum (lambda (x)
(cond ((null? x) 0)
(else (+ (car x) (sum (cdr x)))))))
(fact 14)
(fib 10)
(sum '(6 6 6 100))
(sum (map fib '(1 2 3 4)))
Oni konstruas difinon de ĉiu funkcio laŭ jena modelo:
(define nomo-de-funkcio (lambda (listo de argumentoj) (realigado de funkcio)))
aŭ
(define (nomo-de-funkcio listo de argumentoj) (realigado de funkcio))
Enigo/Eligo
(display "Saluton, mondo!") ; Eligu la frazon "Hello, World!"
(display (+ (read) (read))) ; Enigu 2 nombrojn, adiciu ilin kaj eligu sumon
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Granda kolekto de informoj pri Skemo
- Skemo Petas por Realigo (SRFI)
- Guile - Oficiala programlingvo por etendaĵoj de GNU
- Kawa - JVM bazita Skemo.
- Reviziita5 Raporto pri la Algoritma Lingva Skemo
- Reviziita6 Raporto pri la Algoritma Lingva Skemo Arkivigite je 2013-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads