From Wikipedia, the free encyclopedia
Scienca leĝo aŭ leĝo de scienco aŭ natura leĝo estas aserto kiu priskribas aŭ antaŭvidas gamon de naturaj fenomenoj.[1] Scienca leĝo estas aserto bazita sur ripetitaj eksperimentoj aŭ observoj kiuj priskribas kelkajn aspektojn de la natura mondo. La termino leĝo havas diversajn uzojn en diversaj okazoj (proksimuma, akurata, larĝa aŭ mallarĝa) tra la tuta fakaro de la natura scienco (fiziko, kemio, biologio, geologio, astronomio, ktp.). Leĝoj estas disvolvigitaj el informoj kaj datenoj kaj povas esti poste disvolvigitaj pere de matematiko; en ĉiuj okazoj ili estas rekte aŭ malrekte bazitaj sur empiria pruvaro. Oni subkomprenas ĝenerale ke ili implice respegulas, kvankam ili ne rekte asertas, kaŭzajn rilatojn fundamentajn al la realo, kaj estas malkovritaj pli ol inventitaj.[2]
Ĉi tiu artikolo temas pri neŝanĝebla regulo kiu priskribas naturajn fenomenojn. Por artefarita ŝanĝebla regulo kies malobservo povas sekvigi punon rigardu la paĝon Leĝo (juro). |
Sciencaj leĝoj resumas la rezultojn de eksperimentoj aŭ observoj, kutime ene de ia gamo de aplikaĵoj. Ĝenerale, la akurateco de leĝo ne ŝanĝas kiam nova teorio de elstara fenomenono estas prilaborata, sed nur la rigardo al la apliko de la leĝo, ĉar la matematiko aŭ la aserto reprezentanta la leĝon ne ŝanĝas. Kiel ĉe aliaj tipoj de scienca sciaro, la leĝoj ne havas absolutan certecon (kiel ja matematikaj teoremoj aŭ identecoj havas), kaj ĉiam eblas ke leĝo estas kontraŭdirita, limigita aŭ etendita fare de estontaj observoj. Leĝo povas kutime esti formulata kiel unu aŭ kelkaj asertoj aŭ ekvacioj, kaj tiel ĝi povas esti uzata por prognozi la rezulton de eksperimento, pro la cirkonstancoj de la okazantaj procezoj.
Leĝoj diferencas el hipotezoj kaj postulatoj, kiuj estas proponitaj dum la scienca procezo antaŭ kaj dum la validigo per eksperimentado kaj observado. Hipotezoj kaj postulatoj ne estas leĝoj ĉar ili ne estis verigitaj je la sama grado, kvankam ja ili povas konduki al formulado de leĝoj. Leĝoj estas pli mallarĝaj ol la sciencaj teorioj, kiuj povus konduki al unua aŭ al kelkaj leĝoj.[3] Scienco distingas leĝon aŭ teorion el faktoj.[4] Nomi leĝon fakto estas ambigua, troigo aŭ eraro.[5] La naturo de sciencaj leĝoj estis tre multe diskutataj en filozofio, sed esence sciencaj leĝoj estas simple empiriaj konkludoj atingitaj per scienca metodo; ili estis formulataj cele nek al superŝuto per ontologiaj postuloj nek al asertoj de logikaj absolutoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.