Scunthorpe

urbo en Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia

Scunthorpe
Remove ads

Scunthorpe estas urbo en la angla province Lincolnshire Norda (angle, North Lincolnshire). Ĝi estas la plej granda urbo en la provinco sed ne estas la ĉefurbo.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĝi estis malgranda vilaĝo. Oni eltrovis ferŝtonon en la regiono kaj pro tio la ŝtalindustrio disvolviĝis rapide. Samtempe Scunthorpe kaj aliaj vilaĝoj kreskegis.

En 1936 Scunthorpe kaj la vilaĝoj de Ashby, Brumby, Crosby kaj Frodingham kunligis por krei la novan urbon Scunthorpe. Nuntempe, laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 79 977 loĝantoj, kaj spite de la peza industrio ĝi estas agrabla “ĝardenurbo”.

Scunthorpe estas bone konata kiel unu el la plej gravaj “ŝtalurboj” en Britio sed ĝi vere suferis dum la reorganizado de la ŝtalindustrio en la jaroj inter 1980 kaj 2000. Malgraŭ la ŝanĝoj kaj la perdo de laborlokoj la ŝtalindustrio ankoraŭ restas tre grava por la bonfarto de la urbo.

Thumb
High Street (Alta strato)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads