Seagate
usona teknologia firmao From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Seagate - prononco [SI:gejt] - estas usona teknologia firmao fondita en 1978, specialigita pri produktado de komputilaj memoroj. Ĝia ĉefsidejo ĝis majo 2020 estis en Kupertino, Kalifornio, sine de la Silicia Valo, kaj tiam translokiĝis al Fremont, (Kalifornio), ĉe la orienta bordo de la golfo de San-Francisko. Ankaŭ Fremont plej proksimas al la tiel nomata Silicia Valo, kvankam ĝi formale ne apartenas al ĝi, kaj la firmao pro la samspeca ekonomia agado kiel la firmaoj en la Silicia Valo kaj pro la multjara sidejo en Kupertino daŭre neformale kalkulatas parto de ĝi. La firmao Seagate estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500. En 2006, ĝi cetere transprenis la konkuran firmaon Maxtor el la proksima urbo Foster City kaj poste en 2016 revivigis la markon Maxtor. Komune kun la firmao Western Digital, la firmao Seagate tutmonde dominas la merkaton de diskaparatoj.
Seagate signifas en la angla "Marpordon" aŭ "Marpordegon".
Remove ads
Eksteraj ligiloj
![]() la ĉefsidejo en Fremont |
![]() la ĉefsidejo en Kupertino |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads