Sedlec-Prčice
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sedlec-Prčice estas urbo situanta en meza Bohemio, okcidenta parto de Ĉeĥio. Ĝi ekzistas depost la jaro 1957, kiam oni kunigis du municipojn - Prčice kaj Sedlec - en unu kunurbejon kun ankoraŭ 34 vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Nun ĝi havas 2 979 loĝantojn (2025). Ĝi kuŝas en vasta valkaldrono 407 m super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montetoj ĝis preskaŭ 700 m s.m.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borotín, Jesenice (distrikto Příbram), Nadějkov, Jistebnice, Červený Újezd, Heřmaničky, Nedrahovice, Nechvalice, Kosova Hora, Ješetice kaj Střezimíř.
Remove ads
Historio
Historie pli frue menciita estas urboparto Prčice, kiu en 11-a jarcento jam notas influon de la nobela familio Vítkovci (Rožmberkové). Prčice ankaŭ skribas en 1724 pri sufiĉe nombra juda loĝantaro. En la jaro 1910 vivis tie 43 judoj. En la jaro 1940 la loka juda kvartalo ĉesis ekzisti. Ĉiuj judoj pereis dum holokaŭsto. La loka juda tombejo en la dua duono de la pasinta jarcento pro manko de zorgo kaj ankaŭ pro vandaleco ruiniĝis. Depost 1995 zorgas la lokaj organoj kaj civitanoj pri renovigo de la ŝtonaj memoroj de la pasinteco.
Turisme estas la duurbo konata tutlande pro la tradicia turisma marŝado Praha – Prčice, amase praktikata.
Remove ads
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Geografio
Por ĉirkaŭaĵo de Sedlec-Prčice fine de la 19-a jarcento enviviĝis nomigo Ĉeĥa Merano, nome tial, ke ĝi estas okulfrape simila al pejzaĝo ĉirkaŭ itala urbo Merano.
Membrigo de la urbo
Urbo Sedlec-Prčice konsistas el tridek ses partoj en dek kvin katastraj teritorioj:
- Sedlec u Votic
- Prčice
- Měšetice
- Divišovice
- Bolechovice I
- Přestavlky u Sedlce
- Dvorce u Sedlce
- Vrchotice
- Uhřice u Sedlce
- Jetřichovice
- Kvasejovice
Remove ads
Personecoj
- Prokop Chocholoušek (1819–1864), ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto
- Josef Paukner (1847–1906), ĉeĥa muzika komponisto
- Miloš Ondřej (1940–2012), ĉeĥa botanikisto kaj altlerneja pedagogo
- Vítek z Prčice
- Karel Chaba (1925–2009), ĉeĥa pentristo
- Jiří Načeradský (1939–2014), ĉeĥa pentristo reprezentata ankaŭ en Centre Pompidou en Parizo
Fotogalerio
- Sedlec - Prčice
- Ponto de Karel Burka
- Gastejo Na Růžku
- Prčice
- Sedlec de nordo
- Preĝejo
- Konstruaĵoj
- Fajroestingista armilejo
- Valo
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads