Seksa selekto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Seksa selekto, koncepto enkondukita de Charles Darwin en sia verko de 1859 La origino de specioj, estas grava elemento de lia teorio pri natura selekto. La seksa formo de selekto
“ | ... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.[1] | ” |
“ | ... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto.[2] | ” |



Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumojn de pavoj, paradizeoj, la kornoj de cervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.
Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871 The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj.[3] Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.
Remove ads
Koncepto
Ĉe multaj specioj la virbestoj, ĉu pli multnombraj ol inoj, ĉu dezirantaj transdoni siajn genojn, interbatalas por konkeri inon aŭ inojn, evidenta kazo de cervoj. Tamen la venkintoj ne estas ĉiam la plej viglaj, sed tiuj kiuj posedas pli taŭgajn specialajn batalilojn (kokaj krurungoj, cervaj kornaroj), aŭ apartan psikan karakteron (kuraĝo). Foje oni ne disputas simple inojn, sed la plej maturiĝintajn (plej naskeblecojn), dum la ne tiom kapablaj maskloj devos kontentiĝi per la ne tiom taŭgaj inoj. Estas alia kurioza formo de natura selekto, ekzemple ĉe kelkaj birdoj, kiuj ne interbatalas, sed allogas inojn per brileco de plumaro, aliaj kolorpartoj aŭ kantomelodioj.[4]
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads