Senmakzeluloj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Senmakzeluloj
Remove ads

La senmakzeluloj (Agnatha) apartenas al la klaso de praaj vertebruloj, similaj al fiŝoj. Ili ne havas makzelojn, sed havas kranion, kartilagan vertebron, unu naztruon. Ili ne havis skvamojn, parajn naĝilojn, naĝvezikon. Ili akceptas la oksigenon per paraj brankoj (eĉ ĝis 15).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionAgnatha, Biologia klasado ...
Thumb
Lampetras fluviatilis, kun sep paraj brankoj

Ilia koro konsistas el unu atrio kaj unu ventriklo. En la digesta sistemo, oni ne povas distingi stomakon. La sekrecia organo estas prareno laŭ tipo. La seksaj organoj estas senparaj, la fekundigo estas ekstera, la ontogenezo estas direkta aŭ nedirekta. Ili havas dek parojn da cerbonervaro.

Rondbuŝuloj estas infraklaso de tiu Agnatha.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads