Sennwald

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Sennwald
Remove ads
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salez-Sennwald (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • limurbo ...
Remove ads

Pri la komunumo

Sennwald estas komunumo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4 738 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio

La komunumo Sennwald situas en Rejnvalo ĉe la bordo de Alpa Rejno. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Sennwald, Frümsen, Salez, Haag kaj Sax.

Trafiko

Sennwald situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rohrschach tra Altstätten SG al Buchs SG kaj ankaŭ ĉe la aŭtoŝoseo A13, ĝi estas do trafike bonege situanta.

Historio

La unua skriba mencio de la loko kiel Senius datiĝas el biografio de Sankta Gallus el la 9-a jarcento.

Famaj personoj

La lasta de la svisa justico murdita sorĉistino Anna Göldi naskiĝis en la jaro 1734 en Sennwald.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads