Sensilo
aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En teĥniko, sensilo (el la latina verbo sentire, "sensi" aŭ "senti")[1], konata ankaŭ kiel detektilo kaj sentilo[2], estas ilo, kiu permesas detekti kaj mezuri certajn fizikajn aŭ ĥemiajn proprecojn. Do temas pri aranĝaĵo transformanta fizikan aŭ ĥemian grandon en aparate aŭ komputile trakteblan elektran signalon, kiu povas esti plu prilaborata. Tiaj fizikaj aŭ ĥemiaj ecoj aŭ proprecoj povas esti ekzemple temperaturo, humido, premo, laŭteco, lumeco, akcelo, elektra kampo, do elektromagneta radiado kaj elektra indukdenso, radiaktiveco aŭ ĥemiaj parametroj kiel potenco hidrogena, do acideco/bazeco aŭ saleco.

En biologio, sensilo[3] aŭ perceptilo estas ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, kaj kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj. Tiaj ĉeloj permesas percepti certajn el la ĉi-supraj parametroj, kiel ekzemple lumsensiloj pri lumo.
Remove ads
Referencoj kaj notoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
