Senvoĉa palatala frikativo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Senvoĉa palatala frikativo
Remove ads

La palata frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ç]; en SAMPA, C.

Rapidaj faktoj Priskribo de la signo de la IFA, IPA-numero ...
Remove ads

Priskribo

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la malmola palato, ĝi estas palata.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado

En la norma Esperanto [ç] ne ekzistas; tamen imitante sian hejmlingvan kutimon, multaj esperantistoj (precipe la germanaj kaj slavaj) uzas [ç] kiel molan alofonon de /x/ (t.e. /ĥ/) antaŭ /e/ kaj /i/; ekz-e en ĥemio [çe'mio], ĥimero [çi'mero] ktp (laŭnorme estu [xe'mio], [xi'mero]).

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads