Sernf

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sernf
Remove ads

Sernf estas suda flanka rivero de Linth en Kantono Glaruso en Svislando.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Remove ads

Fontoj

La fontoj de Sern situas en Elm sub la monto Gross Chärpf je alteco de 2700 m s.m. kaj ĉe Vorab-Glaĉero je alteco de proksimume 2900 m s.m.. Unu el la fontriveroj naskiĝas sub Paniksa-Pasejo trans kiu siatempe marŝis Generalo Suvorov kun siaj trupoj.

Fluo

La diversaj fontriveroj rapide perdas altecon kaj kolektiĝas sudoriente de Elm je alteco de proksimume 1000 m s.m.. La rivero nun fluas nordorienten al Elm, kie ĝis kurbiĝas norden, kaj kie al ĝi alfluas de oriento Raminerbach. La rivero nun norden fluas kaj pasas tra la komunumoj Matt, tiam turniĝas nordokcidenten pasas Engi kaj fine fluas okcidenten. Ĝi formas tiam dum 2 kilometroj la limon inter Sool kaj Schwanden kaj fine trafluas la teritorion de Schwanden.

Remove ads

Alfluo

Unu kilometron antaŭ ĝia alfluejo al Linth de sudo al Sernf alfluas la rivereto Niederenbach. Ĉe la kunfluejo de Sernf, kiu venas de oriento, kaj Linth, kiu venas de okdicednto, troviĝas baraĵlageto sur alteco de 528 m s.m. kun elektrejo.

Monda naturheredaĵo

La Sernf-Valo apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads