Sharp

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sharp
Remove ads

Sharp-Akcikompanio (japane シャープ株式会社, ŜA-p kabu-ŝiki gaiŝa; angle Sharp Corporation; ĉine 夏晋電器有限公司) estas mondskale fama firmao produktanta elektronikaĵojn, specife likvokristalajn vidigilojn. Ĝia ĉefoficejo situas en Japanio, en la Osaka Prefektujo, en la Osaka Urbo, en Abeno-kvartalo.

Rapidaj faktoj Lando ...

Administra devizo: Sincereco kaj Inĝenieco.

Sharp (la nomo estas angla vorto signifanta ion akran) estis fondita 1912 en Japanio. La nomo venas de inventaĵo de la fondinto de la entrepreno: Tokuji Hayakawa (Tokuĝi Hajakaŭa) inventis 1915 mekanikan krajonon, la Ĉiam-Pretan Akran Krajonon (angle "ever-ready sharp pencil"). Ekde 1925 Sharp produktis kristalradiojn, ekde 1929 tubradiojn. Ekde 1953 televidiloj estas konstruitaj serie. 1962 Sharp komencis konstrui la unuajn mikroondajn fornojn kaj 1963 komencis serian produktadon de sunradioĉeloj kaj siliciaj fotoelementoj.

Hodiaŭ Sharp posedas filialojn en pli ol 30 ŝtatoj kaj vendas siajn varojn en 164 landoj. La produktaro inkluzivas interalie mikroondajn fornojn, HiFi-ekipaĵon, kopiilojn, poŝ- kaj tablokalkulilojn, moveblajn telefonojn, tekkomputilojn kaj LK-teknikon.

Je aprilo 2005, Sharp estis ekde 1999 mondmerkata ĉampiono kun preskaŭ 30% de la monda produktado de sunradiĉeloj kaj en la kampo de la LikvoKristal-ekranoj.

Remove ads

Inventoj kaj produktaĵoj

ASK IR - infraruĝa interfaco.

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads