Shepperton

urbeto en la tradicia graflando Surrey en la regiono sudokcidenta Anglio, Britio From Wikipedia, the free encyclopedia

Shepperton
Remove ads

Shepperton estas urbeto en la tradicia graflando Surrey en la regiono sudokcidenta Anglio. Ĝi situas laŭ la norda flanko de la rivero Tamizo. Laŭ la stato de 2011 en la komunumo vivis 9 753 loĝantoj sur areo de 6,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 397 loĝantoj/km². Laŭ la antaŭa censo de 2001, estis 10 796 loĝantoj en 4 688 hejmoj. La urbeto Walton-on-Thames situas 2 ĝis 3 kilometrojn pli sudoriente, depende de kie oni difinas la centrojn de la urbetoj.

Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Thumb

En la kinaj studioj Shepperton oni interalie en la 1940-aj jaroj produktis filmojn kiaj The Third Man (La tria viro), en la 1960-aj jaroj Dr. Strangelove, en la 1970-aj jaroj A Clockwork Orange (La mekanika oranĝo), en la 1980-aj jaroj The Elephant Man (La elefantulo), kaj en la 21-a jarcento menciindas interalie produktado de la usone financitaj filmoj Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano de 2004 kaj Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro de 2005.

Remove ads

Vidindaĵoj

Esperante

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads