Sibutu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sibutu, oficiale Municipality of Sibutu (Tagaloge: Bayan ng Sibutu), estas municipo en la provinco Tavi-Tavio, Filipinoj. Laŭ la popolnombrado de 2020, ĝi havas 34 243 loĝantojn.
Pro administra eraro en la Traktato de Parizo, dum la cetero de Filipinoj estis cedita al Usono, Sibutu kaj Cagayán de Sulu estis retenitaj sub hispana suvereneco ĝis ili estis formale ceditaj al Usono post la ratifiko de la Traktato de Vaŝingtono la 23-an de marto 1901.
Ĝi situas ĉirkaŭ 14 kilometrojn oriente de la marbordo de Sabaho, Malajzio. La municipo kovras la ĉefinsulon Sibutu kaj ankaŭ kvar malgrandajn neloĝatajn insulojn 3,5 ĝis 6 kilometrojn sude de la ĉefinsulo, kiuj estas, de nordo al sudo: Sicolan Calch, Sicolan, Sicolan Islet, kaj Saluag, ĉi-lasta estante la plej suda insulo de Filipinoj. La indulo Sibutu estas 50 kilometrojn for de la ŝtato Sabaho. Homoj loĝantaj en Sibutu estas plejparte boatkonstruistoj. La homoj ankaŭ vendas algojn, brullignon kaj ŝtonojn.
La insulo Sibutu havas areon de 109 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas grava loko por naturprotektado.
Remove ads
Sibutu estas administracie subdividata en 16 jenaj barangays:
- Ambutong Sapal
- Datu Amilhamja Jaafar
- Hadji Imam Bidin
- Hadji Mokhtar Sulayman
- Hadji Taha
- Imam Hadji Mohammad
- Nunukan
- Sheik Makdum
- Sibutu (Poblacion)
- Talisay
- Tandu Banak
- Tandu Owak
- Taungoh
- Tongehat
- Tongsibalo
- Ungus-ungus
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

