Signalkuppe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Signalkuppe, kiu estas konata ankaŭ kiel Punta Gnifetti, estas monto kun alteco de 4 559 m s.m. en la Monte-Rosa-Masivo. Ĝi situas sur la limo inter Italio kaj Svislando kaj apartenas al la Valezaj Alpoj. Sub Signalkuppe naskiĝas Grenz-Glaĉero, kiu estas ĉefa tributglaĉero de la glaĉersistemo de Gorner-Glaĉero.
Remove ads
Unua grimpo
La unuan grimpon sukcesis 9-an de aŭgusto 1842 la itala pastro Giovanni Gnifetti.
Plej alta montkabano
Ĉe la itala flanko de la pinto situas en alteco de 4554 m s.m. la plej alte situanta montkabano en Eŭropo, nome la Reĝino-Margherita-Kabano (Capanna Regina Margherita) de la Club Alpino Italiano (Itala Alpismo-Klubo, mallonge CAI).
Eksteraj ligiloj
- Signalkuppe en la retejo de la 4000-metraj pintoj
- Retkamerao de Capanna Margherita Arkivigite je 2007-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads