Sikimo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sikimo
Remove ads

Sikimo (nepale सिक्किम) estas federacia ŝtato de Barato, kiu situas en la norda parto de la lando, en la Himalajomontaro.

Thumb
Rapidaj faktoj subŝtato de Barato, Administrado ...
Thumb
Flago de la antaŭa monarkio Sikimo

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 657 876 loĝantoj sur areo de 7 096 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej maldense loĝata ŝtato de Barato, kaj la dua plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estas Gangtoko, kiu ankaŭ estas la plej granda urbo de la ŝtato.

Remove ads

Historio

Thumb
La lasta Chogyal, Pälden Thöndup Namgyal, kaj lia usona edzino, Hope Cooke, kun ilia filino en 1971

Sikimo estis sendependa ŝtato kiu estis regata de la Chogyal-monarkio ĝis 1975, kiam referendumo, por fari el ĝi la dudekduan ŝtaton de Barato, estis akceptita.

Geografio

La poleksforma ŝtato havas limon kun Nepalo en la okcidento, kun Tibeto en la nordo kaj kun Butano en la sudoriento. La distrikto Darĝiling de la Barata ŝtato Okcidenta Bengalio situas je la sudo de Sikimo.

Malgraŭ ĝia malgranda areo, Sikimo geografie estas diversa, pro ĝia situo ĉe flankmontaro de la Himalajo. La tereno etendiĝas de tropika en la sudo ĝis tundra en la nordo. Kangchenjunga, la tria plej alta monto de la mondo, situas en Sikimo.

Geografiaj elementoj

Remove ads

Loĝantaro

La oficiala lingvo estas la nepala lingvo kaj la dominaj religioj estas hinduismo kaj (Vajrayana) budhismo.

Naturo kaj turismo

Sikimo fariĝis unu el la plej vizitataj ŝtatoj de Barato pro sia reputacio de netuŝita naturbeleco kaj politika stabileco.

La orkideo Dendrobium nobile estas la oficiala floro de Sikimo.

Administracia divido

Sikimo estas administracie dividita en kvar distriktoj. Ĉi sube estas listo de la distriktoj, kun la ĉeflokoj inter krampoj:

  1. Orienta-Sikimo (Gangtok)
  2. Norda-Sikimo (Mangan)
  3. Suda-Sikimo (Namchi)
  4. Okcidenta-Sikimo (Geyzing)
Thumb
Distriktoj de Sikimo. La numeroj koincidas kun la tabelo.

Ŝtatoj de Barato

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads