Silla

reĝlando en Koreio (57 a.K. – 935 p.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia

Silla
Remove ads

Silla (57 a.K.935 p.K.) estas unu el la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio, la plej suda, ĝi enspacis parton de la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi komenciĝis proksimume 57 a.K. kiel klano en la konfederacio samhana. Silla finfine venkis la aliajn du regnojn, Baekje en 660 kaj Goguryeo en 668. Poste, ĝi fojfoje estas nomata Unuiĝinta Silla kiu ampleksis plejparton de la korea duoninsulo, kiam la norda parto de Goguryeo renaskiĝis kiel Balhae. Post proksimuma jarmilo, Silla diseriĝis al la Postaj Tri Regnoj kaj cedis al Goryeo en 935.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Silla (Hispanio), Silla (stacidomo) kaj Silla (Italio) (stacidomo).
Rapidaj faktoj historia lando • reĝlando ...
Thumb
Ŝtonpagodo de la Silla epoko.
Remove ads

Nomo

De sia fondiĝo ĝis sia kresko al plena regno, Silla estis registrita per variaj hanĝa (ĉinaj ideogramoj) fonetike proksimaj al sia korea nomo: 斯盧 (사로, saro), 斯羅 (사라, sara), 徐那(伐) (서나(벌), seona(beol)), 徐耶(伐) (서야(벌), seoya(beol)), 徐羅(伐) (서라(벌), seora(beol)), 徐伐 (서벌, seobeol). En 503, Reĝo Jijeung normigis per la ideogramoj 新羅, kio en moderna korea lingvo estas legata kune kiel "Silla"; tamen, korea /s/ estas ofte palataligita antaŭ /i/, do la aktuala fonetika rezulto aŭdemas simile al "Ŝil-la". La origina nomo de la vorto eble signifis "ĉefurbo", kvankam ekzistas variaj aliaj konjektoj.

Thumb
Unuigita Silla 新羅.

La rektan idon de la vorto "Seora-beol," la nomo de la ĉefurbo de Silla, oni povas vidi en la Frua Mezkorea formo Syebeurh (셔블) signifanta "reĝa ĉefurbo", kiu baldaŭ ŝanĝiĝis al Syeowul (셔울), kaj finfine rezultis al Seoul (Seulo) (서울) en la moderna korea lingvo. "Seoul" estas ja la nomo, per kiu la modernaj koreoj nomas la nunan ĉefurbon de Sud-Koreio, urbo kiu estis historie konata kiel Hanseong aŭ Hanyang.

La nomo de aŭ Silla aŭ ĝia ĉefurbo Seora-beol estis ankaŭ tre konata tra nordorienta Azio kiel etno-nomo de la prauloj de la mezepoka kaj morderna korea nacio, aperanta kiel "Shiragi" (新羅、しらぎ) aŭ "Shiragi-bito" (新羅人, laŭvorte "Silla-popolo") en la lingvo de la Yamato-japanoj kaj kiel "Solgo" aŭ "Solho" en la lingvo de la mezepokaj jurĉenoj kaj iliaj postaj idoj, la manĉuoj.


Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads