Simme

From Wikipedia, the free encyclopedia

Simmemap
Remove ads

Simme estas rivero en la Alpoj en Berna Oberlando en Kantono Berno.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Remove ads

Fonto

Thumb
Sep Putoj

Ĝi fontas ĉe la norda deklivo de Ammertenhorn, montopinto de la Wildsturbel-Masivo, ĉe Siebenbrünnen (Sep Putoj, koordinatoj: 46° 24′ 44″ N  28′ 47″ O (mapo)), en formo de sep fontoj, kiuj imprese elfluas el rokfendo.

Simme-Akvofaloj

Thumb
Simme-Akvofaloj

Tuj post la fonto al ĝi alfluas la rivereto Trüebbach, kiu senakvigas la Plaine-Morte-Glaĉeron. Per impresaj akvofaloj la rivero tiam la rivero atingas la valgrundon de la Supra Simme-Valo en Lenk je alteco de proksimume 1100 m s.m.

Supra Simme-Valo

Thumb
Simme en Lenk

La rivero nun fluas norden tra la Supra Simme-Valo tra Sankt-Stefano al Zweisimmen, kie al ĝi de okcidento alfluas la flanka rivero Eta Simme, kiu posedas longecon de proksimume 10 km. Sekvas Boltigen, kie la rivero nun turniĝas nordorienten.

Suba Simme-Valo

La rivero nun trafluas Oberwil en Simme-Valo, Därstetten kaj Erlenbach en Simme-Valo. Tiam ĝi formas la limon inter Diemtigen kaj Erlenbach, kaj en Diemtigen al ĝi alfluas Chirel, kiu senakvigas la valon de Diemtigen.

Alfluejo

En Wimmis je alteco de 597 m s.m. Simme fine alfluas al la rivero Kander, kiu siavice alfluas al la Lago de Thun.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads