Simpatio

percepto, kompreno kaj reago al la aflikto aŭ bezono de alia homo From Wikipedia, the free encyclopedia

Simpatio
Remove ads

La termino simpatio derivas el la greka (συμπάθεια, [sympatheia]), nome vorto komponita de συν πάθος kaj συμπαθος, laŭvorte, «kunsuferi», «trakti emocie». La solidareco kaj la empatio montritaj en tiu trajto kiu karakterizas kelkajn, estas manifestataj al unu aŭ pliaj personoj, kun emocioj kiaj la ĝojo, la sufero, la ploro aŭ la libido. La simpatio karakteriziĝas ankaŭ pro la agrableco kaj la sentiveco.

Thumb
Beboj ofte ploras je la sono de alia beboploro eĉ se tio estas falsa aŭ de nekonata bebo, ĉar beboj havas pli facilan simpation.
Thumb
Vizaĝaj esprimoj povas komuniki simpation kaj aliajn emociojn senparole.

La solidareco naskiĝas kiam la sentojemocioj de unu persono okazigas similajn sentojn en alia, per la kreo de animstato de kunhavita sento.

Oni difinas simpation kiel la kapablo percepti kaj senti rekte, tiele ke oni spertas kaj sentas la emociojn kiel alia persono. La simpatio implicas afinecon, klinon reciprokan kaj afablecon.

Laŭ PIV simpatio estas reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj ks [kaj simile] kaj favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas.

En politiko aŭ pri ideologioj oni povas uzi metafore simpation por klino al iu tendenco, ekzemple simpatianto de maldkestro.

La kontraŭo de simpatio nomatas antipatio, pure subjektiva kaj emocia malŝato.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads