Sinéad O'Connor
Irlanda kantisto, kantverkisto kaj aktivulo (1966-2023) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sinéad O'CONNOR (Ŝinejad O'Kaner, IFA:[ʃɪˈneɪd oʊˈkɒnɚ]; 8-an de decembro 1966 - 26-an de julio 2023 Dublino) estis irlanda kantistino.[1]
Ŝiaj montroj en la publiko estas perceptataj tre polemike, ŝi ekzemple publike defendis teroristan organizaĵon IRA, kaj prezentiĝis kontraŭ katolika eklezio, kio kulminis per publika disŝiro de fotografio de papo Johano Paŭlo la 2-a. Ŝi protestis per tio precipe kontraŭ seksa misuzado kontraŭ infanoj fare de reprezentantoj de la eklezio kaj kamuflado de tiu ĉi fakto fare de ties pli superaj reprezentantoj. En la jaro 2005 en intervjuo por ĵurnalo Interview ŝi priskribis sian mision per vortoj "savi dion kontraŭ religio".
Ŝi estas fame konata pro sia persona aspekto tre rimarkinda de la epoko kiam ŝi tuttondigis sian hararon kaj ŝi ekaperis tute senharulino kaj pro sia melodieca voĉo.
Remove ads
Diskaro
- The Lion and The Cobra, 1987
- I Do Not Want What I Haven't Got, 1990
- ''Am I Not Your Girl?, 1992
- Universal Mother, 1994
- Gospel Oak, 1997
- So Far…The Best Of Sinéad O'Connor, 1997
- Faith and Courage, 2000
- Sean-Nós Nua, 2002
- She Who Dwells in the Secret Place of the Most High Shall Abide Under the Shadow of the Almighty, 2003
- Collaborations, 2005
- Throw Down Your Arms, 2005
- Theology, 2007
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de Sinéad O'Connor Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- neoficialaj paĝoj de Sinéad O'Connor
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads