Skrablo

tabulludo From Wikipedia, the free encyclopedia

Skrablo
Remove ads

Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per briketoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingendaj kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto).

Rapidaj faktoj bloketa ludo • sekvenca videoludo • letter game • vorta ludo • tabulludo sur krado • mensa sporto, Partoj @ ludtabulo • sako vd ...
Thumb
ekzemplo kun grava literuma eraro
Remove ads

Historio de la angla versio

Alfred M. Butts, usona arkitekto, inventis Skrablon en 1948. Li volis krei ludon, kiu dependus duone de bonŝanco, kaj duone de kapablo de la ludanto. Originale, li inventis ludon Lexico, en kiu ludantoj kreas vortojn sen tabulo, kaj la nombron de la unuopaj literoj li derivis de la literfrekvencoj en la gazeto New York Times. Poste, la ludo ĝisevoluis al Criss-Crosswords, en kiu oni komencas ludi enmetante vorton en la supran-maldekstran angulon de la tabulo. Ankaŭ, tiam ĝi ankoraŭ ne enhavis specialajn tabulerojn por obligi poentarojn. Je la 16-a de decembro 1948, oni elektis la nomon Scrabble kiel nomon por la angla versio.

En 1953, la ludo disvastiĝis al Aŭstralio kaj Britio. La unua mondkonkurso okazis en Londono en 1991 (la dua poste en Novjorko en 1993). Hodiaŭ la rajtoj al la ludo apartenas al Hasbro en Usono, kaj al Mattel en Britio.

Remove ads

Esperanta versio

Inter la jaroj 2002 kaj 2018 ludeblis Skrablo en Esperanto per retejo starigita de Clayton Smith ĉe skrablo.ikso.net (programita en Ĝavo).

Kiel anstataŭaĵoj proponiĝas nun la ludoj Vortludo kaj 7literoj, kiuj ambaŭ ludeblas per saĝtelefonoj kaj la dua ankaŭ en komputila retumilo.

Litervaloroj

Pliaj informoj Litero, valoro ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads