Smolnij katedralo

katedralo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Smolnij katedralo
Remove ads

Smolnij katedralo estas katedralo en Rusio, parto de la komplekso de la antaŭa Monaĥejo Smolnij.

Rapidaj faktoj Смольный собор, Loko ...

Diversaj agentejoj kaj fakultatoj de Sankt-Peterburga Universitato troviĝas en la ejo de la antaŭa monaĥejo. La komplekso de la antaŭa monaĥejo staras sur la maldekstra bordo de rivero Neva. Monaĥejo estis konstruita inter 1744 kaj 1764. La tuta komplekso estas ekzemplo de majstra sintezo de tradicia rusa arkitekturo kaj baroko.

Remove ads

Historio

La katedralo komencis esti konstruita en 1751 laŭ la dezajnoj de la itala arĥitekto Rastrelli, kiu dezajnis multajn konstruaĵojn en Sankt-Peterburgo. Konstruado estis ĉesigita pro manko de financo, ĉar Rusio estis en milito kun Prusio tiutempe. Ĝi estis kompletigita kaj konsekrita en 1835. La ĉefturo de la templo atingas altecon de 93,7 m. La preĝejo povas gastigi preskaŭ 6000 homojn. Post kiam la komunistoj ekregis, la monaĥejo kaj la preĝejo de la ortodoksa eklezio estis konfiskitaj.

Remove ads

Nuntempo

Male al aliaj ortodoksaj preĝejoj, Smolnij ne estis redonita al Ortodoksismo kaj daŭre estas utiligita kiel muzeo kaj koncertejo.

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads