Solstico

astronomia evento From Wikipedia, the free encyclopedia

Solstico
Remove ads

Solstico estas astronomia evento, kiu okazas kiam la ŝajna pozicio de la Suno vidata de la Tero atingas sian plej nordan (junie) aŭ sudan (decembre) ekstreman pozicion. Ĉe la solsticoj, la suno atingas sian plej grandan altecon super (junie) aŭ sub (decembre) la ĉiela ekvatoro - proksimume 23°12", egala al la aksa angulo de la tero.

Pliaj informoj Dato kaj horo de la solsticoj (UTC), Jaro ...

Ankaŭ la momento, kiam la suno atingas la solstican punkton, nomiĝas solstico, samkiel la tago, en kiu ĝi okazas, kiu estas la plej longa aŭ mallonga tago de la jaro, inter la 20-a kaj la 23-a de junio kaj decembro. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viko festas solsticojn kiel ŝabatojn (vidu Julo kaj Somermezo), kaj en pluraj landoj la solsticoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de somero kaj vintro.

En la junia solstico, la suno estas rekte superkapa (ĉe la zenito) je tagmezo ĉe la Tropiko de Kankro (latitudo 23° 26' 22" norde de ekvatoro), kaj en la decembra solstico, je tagmezo ĉe la Tropiko de Kaprikorno. (latitudo 23° 26' 22" sude de ekvatoro) Vidu tropiko por havi pli da informoj.

La vorto "solstico" venas el la fakto ke la pozicio de la suno je tagmezo ŝajnas resti fiksita dum pluraj tagoj. Efektive, ĝi venas de la latina sol ("suno") kaj sistere ("stari senmove").

Tamen, pro la elipsa naturo de la tera orbito, kiu rezultigas variadon en la tera rapideco de revolucio, la tago de la solstico ne konformas al la tago, kiam la suno leviĝas kaj subiras plej malfrue aŭ plej frue.

Alivorte, la tempo de la tago, dum kiu la suno estas videbla, ŝanĝiĝas iomete inter la mezo de decembro kaj la frua januaro; kaj inter la mezo de junio kaj la komenco de julio, tiel ke dum ĉi tiuj periodoj la mallongigo kaj posta plilongigo (aŭ kontraŭa) de la sunluma daŭro ne atingiĝas per simetriaj varioj en la leviĝanta kaj subiranta tempo de la suno.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads