Somalia Enlanda Milito

milito en Somalio (1991–) From Wikipedia, the free encyclopedia

Somalia Enlanda Milito
Remove ads

La Somalia Enlanda Milito (somale Dagaalkii Sokeeye ee Soomaaliya, arabe الحرب الأهلية الصومالية) estas interna milito okazinta/okazanta en Somalio.

Thumb
Usona "Cadillac Gage Light Armored Reconnaissance Vehicle" kaj itala "Fiat-OTO Melara Tipo 6614" kontrolas angulon dum la Somalia Enlanda Milito (1993).
Thumb
Politika situacio en Somalio post la retiro de la Etiopiaj Armitaj Fortoj, 3a de februaro, 2009.
Thumb
Politika situacio en Somalio en julio 2017.
Remove ads

Historio

Ĝi kreskiĝis el la rezistado al la militista junto estrita de Siad Barre dum la 1980-aj jaroj. Ĉirkaŭ 1988–1990, la Somaliaj Armitaj Fortoj devis fronti la atakojn de variaj armitaj ribelgrupoj,[1] kiel la Somalia Savdemokratia Fronto en la nordoriento,[2] la Somalia Nacia Movado en la nordokcidento,[1] kaj la Unuiĝinta Somalia Kongreso en la sudo.[3] La klan-bazitaj armitaj opoziciaj grupoj elpostenigis la registaron de Barre en 1991.[4]

Variaj armitaj frakcioj ekkonkurencis por influi kaj rekte kapti la potenc-vakuon kaj en la sekvanta konfuzo, partikulare en la sudo.[5] En 1990–92, la somalia kutima juro portempe falis pro la batalado.[6] Tio okazigis la alvenon de militistaj observantoj de Unuiĝintaj Nacioj en julio 1992, al kio sekvis grandaj nombroj de pacfarantaj fortoj. Frakcia luktado sekvis en la sudo. En foresto de centra registaro, Somalio iĝis "nefunkcianta ŝtato".[7] La retiriĝo de UN okazis en 1995, post la sufero de multaj perdoj, sed sen atingi la restaŭradon de centra aŭtoritataro.[5] Post la falo de la centra registaro, estis ia reveno al la kutimjuro kaj al la religia juro en plej regionoj.[8] En 1991 kaj 1998, du aŭtonomaj regionaj registaroj estis establitaj en la norda parto de la lando.[5] Tio kondukis al relativa malpliigo en la intenseco de la luktado, kaj la Stokholma Internacia Pacesplora Instituto, SIPRI, forigis Somalion el sia listo de gravaj armitaj konfliktoj por 1997 kaj 1998.[9]

En 2000, la Transira Nacia Registaro estis establita, kaj sekvita de la Transira Federacia Registaro (TFR) en 2004. La tendenco al malpliigita konflikto haltis en 2005, kaj daŭra kaj detrua konflikto okazis en la sudo en 2005–07,[10] sed la luktado estis de multe pli malalta grado kaj intenseco ol en la komenco de la 1990-aj jaroj.[9] En 2006, trupoj de Etiopio konkeris plej el la sudo el la ĵus formitaj Islamaj Kortumoj. Tiu IK iĝis pli radikalaj grupoj, ĉefe Al Ŝabab, kiu ekde tiam estis luktanta kontraŭ la trupoj de la Somalia registaro kaj kontraŭ la pacigaj fortoj senditaj de la Afrika Unio por atingi kontrolon de la lando. Somalio pintis en la ĉiujara Indico de Fragilaj Ŝtatoj dum ses jaroj el 2008 ĝis kaj inklude 2013.[11]

En oktobro 2011, post preparaj kunsidoj, trupoj de Kenjo eniris en suda Somalio ("Operaco Linda Nchi") por lukti kontraŭ Al Ŝabab[12] kaj establi protektan limzonon ene de Somalio.[13] Tiuj kenjaj trupoj estis formale integritaj en la multnacia forto en februaro 2012.[14] La Federacia Registaro de Somalio estis establita en aŭgusto 2012, konstituante la unuan permanentan centran registaron de la lando ekde la starto de la interna milito.[15] Internaciaj analizistoj ekde tiam ekpriskribis Somalion kiel "fragila ŝtato" kio estas ioma progreso al stabileca statuso.[16][17][18][19]

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads