Someșul Mic

From Wikipedia, the free encyclopedia

Someșul Mic
Remove ads

Someșul Mic ("malgranda Someŝ") estas rivero en Rumanio. Ĝi ekestas per kunfluo de Someșul Cald ("varma S.") kaj Someșul Rece ("malvarma S.") en la lagon Gilău, okcidente de la urbo Gilău. Oriente de Dej ĝi kunfluas kun Someșul Mare por formi la riveron Someș.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...

Ĉe Florești la rivero estas barita kaj formas lagon 1,5 km longan.

Oriente de Gilău la Transilvania Aŭtovojo (Autostrada Transilvania) transpontas la riveron.

En Kluĵo la tra-urba koridoro de la rivero estas uzata por konduki elektran lineon. Multaj metal-ĉarpentaĵaj kadroj estis konstruitaj super la rivero; de ili pendas la elektraj dratoj. Ekster la urbocentro tiuj dratoj pendas ne de kadroj, sed de ordinaraj mastoj, kiuj staras apud, parte eĉ en la rivero.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads