Some Like It Hot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Some Like It Hot (rekta traduko: "Iuj ŝatas ĝin varma", sed en aliaj lingvaj versioj la titolo estis malsama) estas usona komedia filmo direktita en 1959 de Billy Wilder. Steluloj aperantaj en la filmo estas geaktoroj Marilyn Monroe, Tony Curtis, kaj Jack Lemmon, kaj subtenaj aktoroj Joe E. Brown kaj George Raft.
En 2000, la American Film Institute listigis Some Like It Hot kiel la plej amuza usona filmo.
Remove ads
Intrigo
Du malriĉaj muzikistoj fuĝas el Novjorko, persekutitaj de la Mafio post esti atestantoj de la masakro de la Tago de Sankta Valentino en 1929.
La nura laboro kiun ili trovas, por ne esti malkovritaj estas kiel muzikistoj en virina muzikbando, do ili kaŝvestas sin mem kiel virinoj. Ili ambaŭ enamiĝas de la bela kantistino, sed ne povas montri sian veran naturon.
Rolularo
- Marilyn Monroe: « Sugar » Kane Kowalczyk
- Tony Curtis: Joe / Joséphine / Junior
- Jack Lemmon: Jerry / Geraldine / Daphne
- George Raft: "Spats" Colombo
- Joe E. Brown: Osgood Fielding III
- Pat O'Brien: Mulligan
- Nehemiah Persoff: Bonaparte
- Joan Shawlee: Sue
- Billy Gray: Poliakoff
- George E. Stone: Charlie
- Dave Barry: Beinstock
- Mike Mazurki, Harry Wilson: Sbiroj
Premioj
La filmo gajnis Akademian Premion por plej bona vestado en nigra-blanka filmo, kaj kandidatiĝis por pluraj aliaj kategorioj.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads