Sottrum

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sottrum
Remove ads

Sottrum [ZOTrum] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 6395 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Rapidaj faktoj neurba komunumo de Germanio • Mitgliedsgemeinde, Administrado ...

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Sottrum [ZAMTgemajnde ZOTrum]. Al ĝi apartenas la komunumoj

  1. Ahausen
  2. Bötersen
  3. Hassendorf
  4. Hellwege
  5. Horstedt
  6. Reeßum kaj
  7. Sottrum.
Remove ads

Trafiko

Sottrum per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj

Thumb
la historia akvomuelejo Stuckenborstel en Sottrum
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads