Sousse
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sousse (prononco "Sus", arabe سوسة, per latinaj literoj Sūsa), esperente Suso, estas marborda urbo ĉe la mediteranea maro kaj la tria plej granda urbo de Tunizio. La urba nomo devenas el la berbera lingvo.
Sousse situas en la sudo de la Golfo de Hamamat, proksimume 130 kilometrojn sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo.
Fine de 2014 en la urbo vivis 221 530 loĝantoj sur areo de 45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 923 loĝantoj/km².
Remove ads
Vidindaĵoj
La malnova urbokerno (Medina) de Sousse fontas el la 9-a jarcento kaj estas ĉirkaŭita de historia urbomuro en longeco de 2.250 metroj. La Granda Moskeo ekestis dum la jaro 851 kaj kune kun la fortikaĵo Kasbah el la jaro 859 estas monda kultura heredaĵo de Unesko. Same vizitindas la islama fortikaĵo Ribat el la jaro 821.
Partneraj urboj
- Tieso (Senegalio), ekde 1965
Braunschweig (Germanio), ekde 1980
Boulogne-Billancourt (Francio), ekde 1993
İzmir (Turkio), ekde 2002
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads