Springfield (Manitobo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Springfield (angla prononco laŭ sistemo IFA [spɹˈɪŋfiːld]) estas loĝloko de Kanado. Ĝi situas en la provinco Manitobo. Laŭ la stato de la censo 2021 en la loĝloko vivis 16 142 loĝantoj sur areo de 1 096,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La administra unuo nomatas la "unua malurba municipo" de Manitobo kaj kovras vastan teritorion oriente de la provinca ĉefurbo Vinipego (vidu en la skaligebla mapo informkeste).
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Springfield, Springfield (Masaĉuseco) kaj Springfield (Ilinojso). |
En Kanado ekzistas du loĝlokoj nomitaj Springfield, kaj unuopaj tiunomaj urboj ankaŭ troveblas en aliaj anglalingvaj landoj, sed en la apuda Usono ekzistas urboj de tiu nomo eĉ en 34 subŝtatoj. Tiel Springfield estas nomo tre uzata por fikciaj urboj, ekzemple, en The Simpsons.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads