Springfield (Teksaso)
senkomunuma loko en la kantono Jim Wells de Teksaso From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Springfield (angla prononco laŭ sistemo IFA [spɹˈɪŋfiːld]) estas senkomunuma loĝloko de Usono, pri kiu loĝantoj aŭ areo ne vere dokumentiĝis kaj fiksiĝis. Ĝi situas en la subŝtato Teksaso, kaj apartenas al la kantono Jim Wells.
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Springfield, Springfield (Masaĉuseco) kaj Springfield (Ilinojso). |
Springfield en Teksaso situas proksimume 4 kilometrojn sudoriente de la teksasa urno San-Diego kaj 10 kilometrojn nordokcidente de Alice en okcidente centra parto de la kantono Jim Wells. La komunumo estis establita kiam la Teksasa Meksika Fervojo konstruiĝis trans la distrikto en la fruaj 1880-aj jaroj. Poŝtejo estis establita ĉe Springfield en 1909, kaj en 1910 la populacio de la komunumo estis taksita je proksimume 100, kvankam antaŭ 1914 la nombro da loĝantoj malpliiĝis al ok. La poŝtejo fermiĝis en 1918. Distrikta aŭtovojmapo farita en la 1930-aj jaroj montris Springfield kun lernejo kaj disaj loĝejoj.
En Usono ekzistas sume urboj nomitaj Springfield en 34 subŝtatoj. Tiel Springfield estas nomo tre uzata por fikciaj urboj, ekzemple, en The Simpsons.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo] (angle)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads