Stern

german revuo (1948-) From Wikipedia, the free encyclopedia

Stern
Remove ads

Stern [Ŝtern] (Esperante: Stelo) estas konata semajna magazino de Germanio, aperanta ĉiuĵaŭde - en la publikaĵo mem oni skribas la titolon nur minuskle, do stern. Laŭ la stato de 2015 oni forvendas el ĝi ĉ. 750 000 ekzemplerojn ĉiusemajne.

Rapidaj faktoj semajna revuo, Speco ...

La unua eldono de la ĵurnalo aperis la 4-an de aŭgusto en 1949 en Hanovro. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj, kaj ankaŭ la konkuran semajnan magazinon Der Spiegel, kiu jam en januaro 1947 fondiĝis, same en Hanovro. Fondinta eldonisto kaj unua ĉefredaktoro estis la ĵurnalisto Henri Nannen. Ekde la jaro 2014 Andreas Petzold estas sola eldonisto, kaj ekde la 1-a de oktobro 2014 Christian Krug funkcias kiel ĉefredaktoro.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads