Stipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Stipo (latine Stipa) estas genro de plurjaraj herboj el poacoj kun pli ol 250 specioj.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stipo (fungoscienco). |
Remove ads
Priskribo
Stipoj kreskas sur herbejoj, stepoj de la tropiko, subtropiko, kontinenta zono. Ilin karakterizas la ofte 30 cm longaj, hirtaj aristoj.
Specioj
Jen kelkaj specioj de la genro Stipo.
- sabla stipo (Stipa sabulosa) kreskas sur la Granda Hungara Ebenaĵo.
- orfulina haro (Stipa pennata) kreskas en mezmontaro.
- alfo (Stipa tenacissima) estas Nord-Afrika herbo, kiu havas preskaŭ 1 m longajn, solidajn, cilindroformajn, volviĝantajn foliojn, kiujn oni uzas por fabriki specon de malpeza papero, uzata precipe ĉe multaj anglaj libroj. Oni uzas ĝin ankaŭ por fari esperaĵojn (plektita laboraĵo kiel ŝnuro, mato, korbo ktp).


Remove ads
Homa uzo
Kelkaj specioj de stipo estas ĝardene kulturataj kiel ornamaj herboj. Unu specio, alfo, havas signifon por paperfabrikado.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



